Ephesians 4:8-10

Esperanto(i) 8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)