Esther 3:1-6

Esperanto(i) 1 Post tiuj okazintajxoj la regxo Ahxasxverosx eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian segxon super cxiuj princoj, kiuj estis cxe li. 2 Kaj cxiuj servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, klinadis sin kaj jxetadis sin vizagxaltere antaux Haman, cxar tiel ordonis pri li la regxo. Sed Mordehxaj sin ne klinadis kaj ne jxetadis sin vizagxaltere. 3 La servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, diris al Mordehxaj:Kial vi malobeas la ordonon de la regxo? 4 CXar ili diradis tion al li cxiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, cxu la vortoj de Mordehxaj konservos sian forton; cxar li diris al ili, ke li estas Judo. 5 Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero. 6 Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.