Exodus 11:4-8

Esperanto(i) 4 Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo. 5 Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj. 6 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos. 7 Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj. 8 Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.