Exodus 19:3-6

Esperanto(i) 3 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante:Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael: 4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi. 5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.