Exodus 33:14-19

Esperanto(i) 14 Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon. 15 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie. 16 Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero. 17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo. 18 Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron. 19 Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.