Exodus 33:4-6

Esperanto(i) 4 Kaj la popolo auxdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamajxojn. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al la Izraelidoj:Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamajxojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi. 6 Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamajxojn antaux la monto HXoreb.