Esperanto(i)
20 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.
21 Dek ulnoj estis la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.
22 CXiu tabulo havis du pivotojn, algxustigitajn unu al la alia; tiel li faris cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.
23 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda.
24 Kaj kvardek argxentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj.
25 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn,
26 kaj kvardek argxentajn bazojn por ili, du bazojn sub cxiu tabulo.
27 Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn.
28 Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko.
29 Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaux en la du anguloj.
30 Kaj estis ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.
31 Kaj li faris riglilojn el akacia ligno:kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,
32 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.
33 Kaj li faris mezan riglilon, kiu sxovigxis meze de la tabuloj de unu fino gxis la alia.