Esperanto(i)
8 Kaj cxiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapisxojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.
9 La longo de cxiu tapisxo estis dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por cxiuj tapisxoj.
10 Kaj li kunigis kvin tapisxojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaux unu kun la alia.
11 Kaj li faris masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.
12 Kvindek masxojn li faris sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estis la dua flanko de la kunigxo; la masxoj estis reciproke arangxitaj unu kontraux alia.
13 Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo farigxis unu tutajxo.
14 Kaj li faris tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn li faris.
15 La longo de cxiu tapisxo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la largxo de cxiu tapisxo; unu mezuro estis por la dek unu tapisxoj.
16 Kaj li kunigis kvin tapisxojn aparte kaj la ceterajn ses tapisxojn aparte.
17 Kaj li faris kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.
18 Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke gxi estu unu tutajxo.
19 Kaj li faris kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.