Ezekiel 37:22-25

Esperanto(i) 22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu regxo estos regxo por ili cxiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn. 23 Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj kaj per cxiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el cxiuj iliaj logxlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 24 Kaj Mia servanto David estos regxo super ili, kaj unu pasxtisto estos por ili cxiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili observos kaj plenumos. 25 Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.