Ezekiel 41:2-5

Esperanto(i) 2 La largxo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la largxon de kvin ulnoj cxe unu flanko kaj kvin ulnoj cxe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la largxon, dudek ulnojn. 3 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la largxo de la pordo estis sep ulnoj. 4 Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la largxo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi:CXi tio estas la plejsanktejo. 5 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la largxo de la flanka galerio cxirkauxe de la tuta domo estis kvar ulnoj.