Ezekiel 47:17-20

Esperanto(i) 17 Kaj la limo estos de la maro gxis HXacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj gxis la norda Cafon kaj la limo de HXamat. Tio estas la rando norda. 18 Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laux Jordan, de la limo gxis la orienta maro; tio estas la rando orienta. 19 La suda rando estas de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, laux la torento gxis la Granda Maro; tio estas la rando suda. 20 La okcidenta rando estas la Granda Maro, gxis la komenco de HXamat; tio estas la rando okcidenta.