Esperanto(i)
22 CXar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino.
23 Tamen tiu el la sklavino naskigxis laux la karno, sed cxi tiu el la liberulino naskigxis per promeso.
24 CXi tio enhavas alegorion; cxar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.
25 CXar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.
26 Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.