Esperanto(i)
15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara.
16 Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj, regxoj de popoloj devenos de sxi.
17 Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: CXu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos?
18 Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux Vi!
19 Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.