Genesis 41:9-13

Esperanto(i) 9 Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaux. 10 Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon en la domon de la estro de la korpogardistoj, min kaj la bakistestron. 11 Kaj ni songxis songxon en unu nokto, mi kaj li; cxiu havis songxon kun aparta signifo. 12 Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn songxojn, al cxiu li klarigis laux lia songxo. 13 Kaj kiel li klarigis al ni, tiel farigxis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis.