Hebrews 2:6-9

Esperanto(i) 6 Sed iu atestis ie, dirante: Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? 7 Vi malaltigis lin malmulte antaux la angxeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; 8 CXion Vi metis sub liajn piedojn. CXar, metante cxion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraux ne vidas cxion submetita sub lin. 9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.