James 2:1-7

Esperanto(i) 1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro. 2 CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro; 3 kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo; 4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj? 5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas? 6 Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn? 7 CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?