Joel 3:4-8

Esperanto(i) 4 Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj cxiuj distriktoj Filisxtaj? cxu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaux turnos vian repagon sur vian kapon. 5 Mian argxenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valorajxojn vi transportis en viajn templojn, 6 kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj; 7 sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon; 8 kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj cxi tiuj vendos ilin al la SXebaanoj, al popolo malproksima; cxar la Eternulo tion diris.