Esperanto(i)
8 Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.
9 Simon Petro diris al li:Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaux la manojn kaj la kapon.
10 Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne cxiuj.
11 CXar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne cxiuj estas puraj.
12 Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidigxis, li diris al ili:CXu vi scias, kion mi faris al vi?
13 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, cxar tia mi estas.
14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaux devas inter vi lavi la piedojn.