Esperanto(i)
20 Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.
21 Jesuo diris al sxi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.
22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.
23 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj.
24 Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero.