Joshua 22:30-32

Esperanto(i) 30 Kaj la pastro Pinehxas, kaj la cxefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, auxdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio placxis al ili. 31 Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, cxar vi ne faris kontraux la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraux la mano de la Eternulo. 32 Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, kaj la cxefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.