Joshua 3:15-17

Esperanto(i) 15 kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado), 16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo. 17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.