Judges 7:5-7

Esperanto(i) 5 Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon:CXiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaux cxiun, kiu klinigxos sur siaj genuoj, por trinki. 6 Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la busxo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo klinigxis sur siaj genuoj, por trinki la akvon. 7 Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al sia loko.