Leviticus 20:3-6

Esperanto(i) 3 Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Molehx, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon. 4 Kaj se la popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li donos iun el siaj idoj al Molehx, kaj ne mortigos lin: 5 tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj kontraux lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj cxiujn, kiuj malcxastos, imitante lin en la malcxastado por Molehx, el inter ilia popolo. 6 Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorcxistoj, por malcxasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun animon kaj ekstermos gxin el inter gxia popolo.