Leviticus 24:14-16

Esperanto(i) 14 Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj cxiuj, kiuj auxdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per sxtonoj. 15 Kaj al la Izraelidoj diru jene:CXiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon. 16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo. CXu fremdulo, cxu indigxeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.