Leviticus 4:8-12

Esperanto(i) 8 Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el gxi, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj, 9 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu, 10 tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj. 11 Kaj la felon de la bovido kaj gxian tutan viandon kun gxia kapo kaj kruroj kaj gxiajn internajxojn kaj malpurajxon, 12 la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni sxutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.