Luke 10:32-35

Esperanto(i) 32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33 Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis, 34 kaj alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. 35 Kaj la morgauxan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.