Esperanto(i)
5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakhxeo, rapide malsupreniru, cxar hodiaux mi devas logxi en via domo.
6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin gxoje.
7 Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti.
8 Kaj Zakhxeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedajxoj, Sinjoro, mi donacas al la malricxuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
9 Kaj Jesuo diris al li:Hodiaux venis savo al cxi tiu domo, cxar li ankaux estas filo de Abraham.
10 CXar la Filo de homo venis, por sercxi kaj savi la perditajxon.