Malachi 2:1-3

Esperanto(i) 1 Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono: 2 Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton. 3 Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.