Mark 4:37-41

Esperanto(i) 37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta. 38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? 39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno. 40 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? cxu vi ankoraux ne havas fidon? 41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar ecx la vento kaj la maro obeas al li.