Esperanto(i)
11 Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, sercxante cxe li signon el la cxielo, por provi lin.
12 Kaj forte gxeminte en sia spirito, li diris:Kial cxi tiu generacio sercxas signon? vere, mi diras al vi:Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio.
13 Kaj forlasinte ilin, li denove ensxipigxis kaj transiris al la alia bordo.