Esperanto(i)
2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li.
3 Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
4 Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi.
5 Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene:
6 Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.