Matthew 8:5-10

Esperanto(i) 5 Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin, 6 kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo en la domo, kaj terure suferas. 7 Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin. 8 Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos. 9 CXar mi ankaux estas homo sub auxtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras. 10 Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.