Numbers 15:24-29

Esperanto(i) 24 tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo, kun gxia farunofero kaj gxia versxofero laux la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon. 25 Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; cxar tio estis eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian pekoferon antaux la Eternulo pro sia peko. 26 Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu logxas inter ili; cxar la tuta popolo eraris. 27 Kaj se unu homo pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon jaragxan kiel pekoferon. 28 Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per eraro antaux la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li. 29 Kiel por la indigxeno el la Izraelidoj, tiel ankaux por la fremdulo, kiu logxas inter ili, unu legxo estu por vi por tiu, kiu eraris.