Esperanto(i)
16 Kaj Moseo diris al Korahx:Vi kaj via tuta anaro estu antaux la Eternulo morgaux, vi kaj ili kaj Aaron.
17 Kaj prenu cxiu sian incensujon kaj metu sur gxin incenson, kaj alportu antaux la Eternulon cxiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn; ankaux vi kaj Aaron, cxiu sian incensujon.
18 Kaj ili prenis cxiu sian incensujon kaj metis sur gxin fajron kaj sxutis sur gxin incenson, kaj ili starigxis cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, ankaux Moseo kaj Aaron.