Esperanto(i)
30 Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian busxon, kaj englutos ilin, kaj cxion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en SXeolon, tiam sciu, ke cxi tiuj homoj blasfemis kontraux la Eternulo.
31 Apenaux li finis paroli cxion tion, disfendigxis la tero, kiu estis sub ili;
32 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj cxiujn homojn de Korahx kaj la tutan havon.
33 Kaj ili, kaj cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en SXeolon, kaj fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.
34 Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj estis cxirkaux ili, forkuris cxe ilia krio; cxar ili diris:Ke nin ankaux la tero ne englutu.