Esperanto(i)
3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj.
4 Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo.
5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.
6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.
7 Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.
8 Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.
9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?
10 Kaj Bileam diris al Dio:Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis al mi, dirante:
11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin.