Esperanto(i)
3 En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;
4 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
5 Apude staru la tribo de Isahxar; kaj la princo de la Isahxaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
6 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.
7 Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de HXelon;
8 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.
9 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la unuaj.
10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur;
11 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.
12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas SXelumiel, filo de Curisxadaj;
13 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil tricent.
14 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;
15 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.
16 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la duaj.
17 Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj.
18 La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama, filo de Amihud;
19 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.
20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
21 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.
22 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;
23 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.
24 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj.
25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo de Amisxadaj;
26 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent.
27 Apude staru tendare la tribo de Asxer; kaj la princo de la Asxeridoj estas Pagiel, filo de Ohxran;
28 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.
29 Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Ahxira, filo de Enan;
30 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.