Revelation 3:7-8

Esperanto(i) 7 Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas: 8 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.