Romans 11:26-31

Esperanto(i) 26 kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon; 27 Kaj cxi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn. 28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29 CXar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj. 30 CXar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo, 31 tiel same ankaux cxi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaux nun ricevu kompaton.