Romans 14:8-12

Esperanto(i) 8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas. 9 CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. 10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio. 11 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion. 12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.