Romans 1:20-23

Esperanto(i) 20 CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; 21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis. 22 Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis, 23 kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj.