Esperanto(i)
9 Kio do? cxu ni nin senkulpigas? Tute ne:cxar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke cxiuj estas sub peko;
10 kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne ecx unu;
11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion;
12 CXiuj devojigxis, cxiuj senutiligxis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne ecx unu;
13 Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
14 Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico;
15 Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon;
16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
17 Kaj vojon de paco ili ne konas;
18 Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.
19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;