Romans 7:21-25

Esperanto(i) 21 Mi do trovas legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi. 22 CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo; 23 sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj. 24 Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min liberigos el la korpo de cxi tiu morto? 25 Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.