Romans 8:1-4

Esperanto(i) 1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo. 2 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto. 3 CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; 4 por ke la postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la karno, sed laux la spirito.