Song of Songs 4:8-12

Esperanto(i) 8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj. 9 Vi kortusxis min, mia fratino, mia fiancxino; Vi kortusxis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu cxeno de sur via kolo. 10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fiancxino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumajxoj estas pli bona, ol cxiaj aromajxoj! 11 Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fiancxino; Mielo kaj lakto kusxas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon. 12 Vi estas gxardeno sxlosita, ho mia fratino, mia fiancxino; Vi estas fonto sxlosita, puto sigelita.