1 Corinthians 9:1 Cross References - Esperanto

1 CXu mi ne estas libera? cxu mi ne estas apostolo? cxu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? cxu vi ne estas mia laborajxo en la Sinjoro?

Acts 9:3

3 Kaj dum li vojagxis, li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li lumo el la cxielo;

Acts 9:5

5 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;

Acts 9:15

15 Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, cxar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaux la nacianoj kaj la regxoj kaj la Izraelidoj;

Acts 9:17

17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito.

Acts 13:2

2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.

Acts 14:4

4 Sed la logxantaro de la urbo dividigxis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj.

Acts 14:14

14 Sed la apostoloj Pauxlo kaj Barnabas, auxdinte, dissxiris siajn vestojn, kaj antauxensaltis en la amason, kriante,

Acts 16:17-18

17 SXi sekvis Pauxlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo. 18 Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.

Acts 18:8-11

8 Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun cxiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, auxdinte, kredis kaj baptigxis. 9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; 10 cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo. 11 Kaj li logxis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.

Acts 22:6-8

6 Kaj dum mi vojagxis kaj alproksimigxis al Damasko, cxirkaux tagmezo subite ekbrilis el la cxielo granda lumo cxirkaux mi. 7 Kaj mi falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al mi:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 8 Kaj mi respondis:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi:Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.

Acts 22:14-21

14 Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo. 15 CXar vi estos lia atestanto antaux cxiuj homoj pri cxio, kion vi vidis kaj auxdis. 16 Kaj nun kial vi prokrastas? levigxu, kaj baptigxu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon. 17 Kaj reveninte al Jerusalem kaj pregxante en la templo, mi estis en ekstazo, 18 kaj mi vidis lin dirantan al mi:Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, cxar ili ne akceptos vian ateston pri mi. 19 Kaj mi diris:Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en cxiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi; 20 kaj kiam estis versxata la sango de via martiro Stefano, mi ankaux staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis. 21 Kaj li diris al mi:Foriru; cxar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.

Acts 23:11

11 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.

Acts 26:16-18

16 Sed levigxu, kaj starigxu sur viaj piedoj; cxar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaux en kiuj mi poste aperos al vi; 17 liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

Romans 1:1

1 Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,

Romans 1:5

5 per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo,

Romans 11:13

13 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laux tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;

1 Corinthians 1:1

1 Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,

1 Corinthians 3:6

6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.

1 Corinthians 4:14-15

14 Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin. 15 CXar kvankam vi ecx havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; cxar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.

1 Corinthians 9:2-3

2 Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro. 3 Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena:

1 Corinthians 9:19

19 CXar estante libera de cxiuj, mi min sklavigis sub cxiujn, por ke mi gajnu des pli multajn.

1 Corinthians 15:8-9

8 kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al infano ekstertempe naskita. 9 CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.

2 Corinthians 6:1

1 Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

2 Corinthians 11:5

5 CXar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.

2 Corinthians 12:11-12

11 Mi malsagxigxis:vi min devigis; cxar mi devus estis lauxdata de vi; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio. 12 Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en cxia pacienco, per signoj kaj mirindajxoj kaj potencajxoj.

Galatians 1:1

1 Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),

Galatians 1:15-17

15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, 16 por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiligxis kun karno kaj sango, 17 kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

Galatians 2:7-8

7 sed kontrauxe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido 8 (cxar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaux energiis en mi por la nacianoj),

Galatians 5:1

1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikigxu en jugon de sklaveco.

1 Thessalonians 2:6

6 nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo. 7 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.

2 Timothy 1:11

11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.

Titus 1:1-3

1 Pauxlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laux la fido de la elektitoj de Dio, kaj laux la scio de la vero, kiu estas laux pieco, 2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj, 3 sed gxustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.