1 Corinthians 9:24 Cross References - Esperanto

24 CXu vi ne scias, ke cxiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu.

Psalms 19:5

5 Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

Ecclesiastes 9:11

11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas.

Jeremiah 12:5

5 Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun cxevaloj? se vi esperas trovi sendangxerecon en lando paca, kion vi faros cxe la majesta Jordan?

Hosea 12:10

10 Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.

1 Corinthians 9:26

26 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;

Galatians 2:2

2 Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.

Galatians 5:7

7 Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?

Philippians 2:16

16 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

Philippians 3:14

14 mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.

Colossians 2:18

18 Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso,

2 Timothy 4:7-8

7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; 8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

Hebrews 12:1

1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,

James 1:12

12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

Revelation 3:11

11 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.