31 La regxo de Sirio ordonis al la tridek du cxarestroj, kiuj estis cxe li, dirante:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.
1 Kings 22:31 Cross References - Esperanto
Genesis 19:11
11 kaj la homojn, kiuj estis antaux la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj gxis la grandaj, tiel ke tiuj lacigxis, sercxante la pordon.
1 Samuel 30:2
2 Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.
1 Kings 20:1
1 Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du regxoj, kaj cxevalojn kaj cxarojn; kaj li iris kaj eksiegxis Samarion kaj militis kontraux gxi.
1 Kings 20:16
16 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la regxoj, la tridek du regxoj, kiuj helpis lin.
1 Kings 20:24
24 Faru jenon:forigu la regxojn cxiun de lia loko, kaj starigu anstataux ili regionestrojn;
1 Kings 20:33-42
33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.
34 Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
35 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laux la vorto de la Eternulo:Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
36 Tiam li diris al tiu:Pro tio, ke vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
37 Li trovis alian homon, kaj diris:Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.
38 Tiam la profeto iris kaj starigxis antaux la regxo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
39 Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la regxo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.
40 Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la regxo de Izrael diris al li:Tio estas via verdikto, vi mem decidis.
41 Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la regxo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.
42 Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.
2 Chronicles 18:30
30 Kaj la regxo de Sirio ordonis al siaj cxarestroj jene:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.
Jeremiah 16:6
6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si trancxojn nek kalvajxon pro ili.