1 Kings 22:32 Cross References - Esperanto

32 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.

Exodus 14:10

10 Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

2 Chronicles 18:31

31 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio estas la regxo de Izrael, kaj ili cxirkauxis lin, por batali kontraux li; sed Jehosxafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.

Psalms 50:15

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psalms 91:15

15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Psalms 116:1-2

1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

Psalms 130:1-4

1 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2 Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego. 3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

Proverbs 13:20

20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

Jonah 2:1-2

1 Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fisxo. 2 Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.