1 Kings 7 Cross References - Esperanto

1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon. 2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj. 3 Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico. 4 Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje. 5 Kaj cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraux fenestroj trifoje. 6 Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili. 7 Kaj tronan salonon, por tie jugxi, jugxan salonon li faris, kaj cxiujn plankojn li kovris per cedro. 8 Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis. 9 CXio cxi tio estis farita el multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento gxis la tegmento, kaj ekstere gxis la granda korto. 10 En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj, sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj. 11 Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro. 12 Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo. 13 La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro HXuramon. 14 Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn. 15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono. 16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo. 17 Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua. 18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo. 19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn. 20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj. 21 Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz. 22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj. 23 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe. 24 Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi. 25 GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen. 26 GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat�ojn. 27 Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj. 28 Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj. 29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj. 30 Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj. 31 GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj. 32 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazajxo; la alto de cxiu rado estis unu ulno kaj duono. 33 La arangxo de la radoj estis kiel la arangxo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, cxio estis fandita. 34 Kaj la kvar sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la bazajxo mem. 35 Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem. 36 Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe. 37 Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon. 38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj. 39 Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente. 40 Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo: 41 la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj; 42 kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj; 43 kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur la bazajxoj; 44 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro; 45 kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn HXuram faris al la regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro. 46 En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan. 47 Kaj Salomono metis cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita. 48 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono; 49 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro; 50 kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo de la templa domo, el oro. 51 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.

1 Kings 3:1

1 Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.

1 Kings 9:10

10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la regxan domon

2 Chronicles 8:1

1 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,

Ecclesiastes 2:4-5

4 Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn; 5 mi arangxis al mi gxardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili cxiafruktajn arbojn;

Matthew 6:33

33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

1 Kings 9:19

19 kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

1 Kings 10:17

17 kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tri min�oj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj); kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.

1 Kings 10:21

21 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.

2 Chronicles 9:16

16 kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj), kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.

Song of Songs 7:4

4 Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en HXesxbon, cxe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;

1 Kings 6:5

5 Kaj li arangxis cxe la muro de la domo galeriojn cxirkaux la muroj de la domo, cxirkaux la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn cxambrojn cxirkauxe.

1 Kings 6:4

4 Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.

1 Kings 7:5

5 Kaj cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraux fenestroj trifoje.

Isaiah 54:12

12 Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj cxiujn viajn limojn el multekostaj sxtonoj.

Ezekiel 40:16

16 Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj cxambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, cxirkauxe de la pordego; tiel ankaux en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj cxe cxiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.

Ezekiel 40:22

22 GXiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep sxtupoj oni levigxadis sur gxin; kaj antaux gxi estis gxia vestiblo.

Ezekiel 40:25

25 Kaj fenestrojn kaj vestiblojn cxirkauxe gxi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la largxo dudek kvin ulnoj.

Ezekiel 40:29

29 Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

Ezekiel 40:33

33 Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

Ezekiel 40:36

36 GXi havis cxambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

Ezekiel 41:26

26 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis cxe ambaux flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.

1 Kings 7:12

12 Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.

Ezekiel 41:25-26

25 Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, trovigxis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaux la portiko ekstere estis ligna podio. 26 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis cxe ambaux flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.

1 Kings 3:9

9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

1 Kings 3:28

28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

1 Kings 6:3

3 Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.

1 Kings 6:15-16

15 Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo gxis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj. 16 Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko gxis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.

1 Kings 10:18-20

18 Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro. 19 Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj. 20 Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.

Psalms 122:5

5 CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David.

Proverbs 20:8

8 Regxo, kiu sidas sur trono de jugxo, Disventumas per siaj okuloj cxion malbonan.

Isaiah 9:7

7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

1 Kings 9:24

24 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.

2 Kings 20:4

4 Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene:

2 Chronicles 8:11

11 La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por sxi; cxar li diris:Virino ne devas logxi cxe mi en la domo de David, regxo de Izrael, cxar gxi estas sankta pro tio, ke en gxin eniris la kesto de la Eternulo.

1 Kings 5:17

17 Kaj la regxo ordonis, ke oni elhaku grandajn sxtonojn, multekostajn sxtonojn, por arangxi por la domo fundamenton el sxtonoj cxirkauxhakitaj.

1 Kings 7:10-11

10 En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj, sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj. 11 Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro.

Isaiah 28:16

16 Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kusxigas sxtonon en Cion, sxtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviligxu.

Isaiah 54:11

11 Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj sxtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.

1 Corinthians 3:10-11

10 Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu, kiel li surkonstruas. 11 CXar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.

Revelation 21:19-20

19 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; 20 la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto.

Ephesians 2:20-22

20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem; 21 en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske farigxas sankta templo en Kristo; 22 en kiu vi ankaux estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

1 Peter 2:5

5 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

1 Kings 6:36

36 Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.

1 Kings 7:6

6 Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.

John 10:23

23 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.

Acts 3:11

11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.

Acts 5:12

12 Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindajxoj meze de la popolo; kaj ili cxiuj estis unuanime en la portiko Salomona.

1 Kings 7:40

40 Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo:

2 Chronicles 2:13-14

13 Nun mi sendis homon sagxan kaj kompetentan, mian majstron HXuram; 14 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.

2 Chronicles 4:11

11 Kaj HXuram faris la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de Dio:

Exodus 31:2-6

2 Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda; 3 kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto, 4 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro, 5 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron. 6 Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:

Exodus 35:30-36:2

30 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;

Exodus 36:8

8 Kaj cxiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapisxojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.

2 Chronicles 2:14

14 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.

2 Chronicles 4:16

16 Kaj la kaldronojn, la sxovelilojn, kaj la forkojn, kaj cxiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro HXuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.

Isaiah 28:26

26 Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.

1 Kings 7:21

21 Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.

1 Kings 7:41

41 la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;

2 Kings 25:16-17

16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo.

2 Chronicles 3:15-17

15 Kaj li faris antaux la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn. 16 Kaj li faris cxenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la cxenojn. 17 Kaj li starigis la kolonojn antaux la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jahxin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

2 Chronicles 4:12-22

12 du kolonojn, du globajxojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj, 13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj. 14 Kaj li faris la bazajxojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazajxoj; 15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub gxi. 16 Kaj la kaldronojn, la sxovelilojn, kaj la forkojn, kaj cxiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro HXuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro. 17 En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda. 18 Kaj Salomono faris cxiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, cxar la pezo de la kupro ne estis kalkulita. 19 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio:la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono; 20 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laux la preskribo antaux la plejsanktejo-el pura oro; 21 kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro; 22 kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, gxiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.

Jeremiah 52:13

13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

Jeremiah 52:21

21 La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena.

Exodus 36:38

38 kaj kvin kolonojn por gxi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligajxojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.

Exodus 38:17

17 Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj el argxento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj cxiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per argxentaj ligajxoj.

Exodus 38:19

19 Kaj al gxi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el argxento, iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

Exodus 38:28

28 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili.

2 Chronicles 4:12-13

12 du kolonojn, du globajxojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj, 13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.

Exodus 28:14

14 kaj du cxenetojn el pura oro; faru ilin kunigxantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn cxenetojn al la kadretoj.

Exodus 28:22

22 Kaj faru al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

Exodus 28:24-25

24 Kaj metu la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo. 25 Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

Exodus 39:15-18

15 Kaj ili faris al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro. 16 Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo. 17 Kaj ili metis la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo. 18 Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

2 Kings 25:17

17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo.

1 Kings 6:18

18 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.

1 Kings 6:32-35

32 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn. 33 Ankaux cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno; 34 kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaux duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaux duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj. 35 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.

1 Kings 7:22

22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.

1 Kings 7:42

42 kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;

2 Chronicles 3:16

16 Kaj li faris cxenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la cxenojn.

2 Chronicles 4:13

13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.

Jeremiah 52:22-23

22 GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj. 23 Da granatoj estis sur cxiu flanko nauxdek ses; la nombro de la granatoj cxirkaux la krono estis cent.

Ruth 4:21

21 al Salma naskigxis Boaz, al Boaz naskigxis Obed,

2 Samuel 7:12

12 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.

2 Chronicles 3:17

17 Kaj li starigis la kolonojn antaux la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jahxin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

Isaiah 45:24

24 Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos cxiuj, kiuj koleris kontraux Li.

Ezekiel 40:48-49

48 Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris cxe kolono de la portiko kvin ulnojn cxe unu flanko kaj kvin ulnojn cxe la dua flanko; kaj la largxo de la pordego estis tri ulnoj cxe unu flanko kaj tri ulnoj cxe la dua flanko. 49 La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la largxo dek unu ulnoj, kaj gxi havis sxtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazajxojn, unu cxe unu flanko kaj unu cxe la alia flanko.

Matthew 16:18

18 Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin.

Galatians 2:9

9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;

Revelation 3:12

12 La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el gxi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la cxielo, kaj mian novan nomon.

Exodus 30:18-21

18 Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu gxin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxu tien akvon. 19 Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per gxi siajn manojn kaj piedojn: 20 kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo, 21 ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili legxo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.

Exodus 38:8

8 Kaj li faris la lavujon el kupro kaj gxian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektigxis amase antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

2 Kings 16:17

17 La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon.

2 Kings 25:13

13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon.

1 Chronicles 18:8

8 Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.

2 Chronicles 4:2

2 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

Jeremiah 52:17

17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon.

Jeremiah 52:20

20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

Exodus 25:31-36

31 Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi. 32 Kaj ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la alia flanko; 33 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 34 Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj. 35 Kaj kapeto sub unu paro da brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 36 La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi; cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro.

Exodus 37:17-22

17 Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forgxa laboro li faris la kandelabron; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaris el gxi. 18 Kaj ses brancxoj elstaris el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la dua flanko; 19 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua brancxo; tiel estis sur la ses brancxoj, kiuj elstaris el la kandelabro. 20 Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj. 21 Kaj kapeto estis sub unu paro da brancxoj, kaj kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel estis cxe la ses brancxoj, kiuj elstaris el gxi. 22 La kapetoj kaj brancxoj elstaris el gxi; cxio estis unu forgxita tutajxo el pura oro.

2 Chronicles 4:3

3 Figuroj de bovoj estis sub gxi cxirkauxe, cxiuflanke gxin cxirkauxis; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun gxi. 4 GXi staris sur dek du bovoj:tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen. 5 GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis tri mil bat�ojn.

Ezekiel 1:10

10 La aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo homa, kaj kiel vizagxo leona sur la dekstra flanko de cxiuj kvar, kiel vizagxo bova sur la maldekstra flanko de cxiuj kvar, kaj kiel vizagxo agla cxe cxiuj kvar.

Matthew 28:19

19 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;

Mark 16:15-16

15 Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo. 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

Luke 24:47

47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.

1 Corinthians 9:9

9 CXar estas skribite en la legxo de Moseo:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. CXu pri la bovoj Dio zorgas?

Revelation 4:6-7

6 kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe. 7 Kaj la unua kreitajxo similis leonon, kaj la dua kreitajxo similis bovidon, kaj la tria kreitajxo havis vizagxon kvazaux homan, kaj la kvara kreitajxo similis aglon flugantan.

1 Kings 6:32

32 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.

1 Kings 6:35

35 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.

1 Kings 7:19

19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.

1 Kings 7:38

38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj.

2 Chronicles 4:5

5 GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis tri mil bat�ojn.

Ezekiel 45:14

14 Kaj la legxo pri la oleo estas:bat�o da oleo; bat�o estas dekono de kor�o; dek bat�oj faras hxomeron, cxar hxomero entenas dek bat�ojn.

2 Kings 25:16

16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

2 Chronicles 4:14

14 Kaj li faris la bazajxojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazajxoj;

Genesis 3:24

24 Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

Exodus 25:18

18 Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato.

Exodus 37:7

7 Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:

1 Kings 6:27

27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj unu la alian.

1 Kings 7:25

25 GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

Ezekiel 10:14

14 CXiu havis kvar vizagxojn:unu vizagxo estis vizagxo de kerubo, la dua vizagxo estis vizagxo de homo, la tria estis vizagxo de leono, kaj la kvara estis vizagxo de aglo.

Ezekiel 41:18-19

18 Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj cxiu kerubo havis du vizagxojn. 19 Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe.

Hosea 5:14

14 CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.

Hebrews 9:5

5 kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli.

Revelation 5:5

5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.

Ezekiel 1:15-21

15 Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj. 16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado trovigxus en la alia. 17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado. 18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de cxiuj kvar estis plenaj de okuloj cxirkauxe. 19 Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la radoj. 20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj. 21 Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj levigxadis apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

Ezekiel 3:13

13 Kaj auxdigxis bruo de la flugiloj de la kreitajxoj, kiuj kunfrapigxadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.

Ezekiel 10:10-13

10 Kaj laux aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaux unu rado estus en la alia. 11 Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin, ili ne deturnigxadis dum la irado. 12 Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaux la radoj, estis cxirkauxe plenaj de okuloj; cxiuj kvar havis siajn radojn. 13 La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion auxdi.

Ezekiel 1:16

16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado trovigxus en la alia.

Ezekiel 1:18

18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de cxiuj kvar estis plenaj de okuloj cxirkauxe.

1 Kings 6:29

29 Kaj sur cxiuj muroj de la domo cxirkauxe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.

1 Kings 7:29

29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.

Ezekiel 40:31

31 Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok sxtupoj por levigxo.

Ezekiel 40:37

37 Kaj gxiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

Ezekiel 41:18-20

18 Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj cxiu kerubo havis du vizagxojn. 19 Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe. 20 De la tero gxis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaux sur la muro de la templo.

Exodus 30:17-21

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

Exodus 30:28

28 kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon.

Exodus 40:11-12

11 Kaj sanktoleu la lavujon kaj gxian piedestalon, kaj sanktigu gxin. 12 Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

2 Chronicles 4:6-22

6 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en gxi. 7 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laux la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. 8 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaux cent orajn aspergajn kalikojn. 9 Li arangxis la korton de la pastroj kaj la grandan antauxkorton kaj pordojn por la antauxkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro. 10 Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto. 11 Kaj HXuram faris la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de Dio:

Zechariah 13:1

1 En tiu tempo malfermigxos por la domo de David kaj por la logxantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco.

Hebrews 9:10

10 nur altrudate (kun mangxajxoj kaj trinkajxoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) gxis tempo de reformo.

Hebrews 10:22

22 ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

1 John 1:7

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

Revelation 7:14

14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.

2 Chronicles 4:6

6 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en gxi.

2 Chronicles 4:10

10 Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.

Exodus 24:6

6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron.

Exodus 39:32-43

32 Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris. 33 Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn; 34 kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon; 35 la keston de atesto kaj gxiajn stangojn kaj la fermoplaton; 36 la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono; 37 la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado; 38 kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo; 39 la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon; 40 la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, gxiajn sxnurojn kaj najlojn, kaj cxion, kio apartenas al la servado en la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno; 41 la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj. 42 Konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron. 43 Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

1 Kings 7:28

28 Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.

2 Kings 25:14-15

14 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis. 15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.

2 Chronicles 4:8

8 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaux cent orajn aspergajn kalikojn.

2 Chronicles 4:11-16

11 Kaj HXuram faris la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de Dio: 12 du kolonojn, du globajxojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj, 13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj. 14 Kaj li faris la bazajxojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazajxoj; 15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub gxi. 16 Kaj la kaldronojn, la sxovelilojn, kaj la forkojn, kaj cxiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro HXuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.

Jeremiah 52:18-19

18 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis. 19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.

1 Kings 7:15-22

15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono. 16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo. 17 Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua. 18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo. 19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn. 20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj. 21 Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz. 22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.

2 Chronicles 4:12

12 du kolonojn, du globajxojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,

1 Kings 7:20

20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.

1 Kings 7:23

23 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

Exodus 27:3

3 Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro.

Exodus 38:3

3 Kaj li faris cxiujn vazojn de la altaro; la potojn, la sxovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn li faris el kupro.

Leviticus 8:31

31 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj:Kuiru la viandon cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie mangxu gxin, kaj ankaux la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante:Aaron kaj liaj filoj gxin mangxu.

1 Samuel 2:13-14

13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu bucxis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon, 14 kaj li enpusxadis gxin en la lavujon aux en la kaldronon aux en la poton aux en la kaserolon, kaj cxion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en SXilon.

Ezekiel 46:20-24

20 Kaj li diris al mi:CXi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon. 21 Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en cxiu angulo de la korto trovigxas ankoraux korto. 22 En la kvar anguloj de la korto trovigxis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la largxon de tridek; la saman mezuron havis cxiuj kvar kortetoj. 23 Kaj mureto estis cxirkauxe, cxirkaux cxiuj kvar, kaj kuirlokoj estis arangxitaj malsupre cxe tiuj muretoj cxirkauxe. 24 Kaj li diris al mi:Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.

Zechariah 14:21

21 Kaj cxiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la Eternulo Cebaot; kaj cxiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la Eternulo Cebaot en tiu tempo.

Genesis 33:17

17 Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.

Joshua 3:16

16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo.

Joshua 13:27

27 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de la regno de Sihxon, regxo de HXesxbon; limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.

1 Kings 4:12

12 Baana, filo de Ahxilud, en Taanahx kaj Megido kaj super la tuta Bet- SXean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-SXean gxis Abel- Mehxola, gxis trans Jokmeam;

2 Chronicles 4:17

17 En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.

1 Chronicles 22:3

3 Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto;

1 Chronicles 22:14

14 Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.

1 Chronicles 22:16

16 La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

2 Chronicles 4:18

18 Kaj Salomono faris cxiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, cxar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.

Exodus 25:23-30

23 Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 24 Kaj tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe. 25 Kaj faru cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj faru oran kronon cxirkaux la listelo. 26 Kaj faru por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj. 27 Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon. 28 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon. 29 Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin. 30 Kaj metu sur la tablon panon de propono antaux Mi cxiam.

Exodus 30:1-5

1 Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru gxin. 2 Unu ulno estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; gxi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto; kornoj elstaru el gxi. 3 Kaj tegu gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn flankojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe. 4 Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin. 5 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.

Exodus 37:10-16

10 Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 11 Kaj li tegis gxin per pura oro, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 12 Kaj li faris cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj li faris oran kronon cxirkaux la listelo. 13 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj. 14 Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. 15 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon. 16 Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.

Exodus 37:25-29

25 Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; kvarangula gxi estis; du ulnoj estis gxia alto; el gxi elstaris gxiaj kornoj. 26 Kaj li tegis gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn muretojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 27 Kaj du orajn ringojn li faris al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu gxin. 28 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 29 Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laux la arto de sxmirajxisto.

Exodus 39:36

36 la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono;

Exodus 39:38

38 kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;

Exodus 40:22-23

22 Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno. 23 Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Exodus 40:26

26 Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaux la kurteno.

Leviticus 24:5-9

5 Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el gxi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu cxiu pano; 6 kaj arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaux la Eternulo. 7 Kaj metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo. 8 En cxiu tago sabata oni cxiam arangxu tion antaux la Eternulo; de la Izraelidoj gxi estu eterna interligo. 9 Kaj gxi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili mangxu gxin sur sankta loko, cxar tio estas plejsanktajxo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna legxo.

2 Chronicles 4:19

19 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio:la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;

Ezekiel 40:39

39 En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por bucxi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon.

Ezekiel 40:42

42 Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el cxirkauxhakitaj sxtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la largxon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kusxigadis la ilojn, per kiuj oni bucxadis la bruloferon kaj aliajn oferojn.

Ezekiel 41:22

22 La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; gxiaj anguloj kaj cxiuj gxiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi:CXi tio estas la tablo, kiu staras antaux la Eternulo.

Ezekiel 44:16

16 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimigxadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaux Mi la servan oficon.

Malachi 1:12

12 Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi estas senvalora.

1 Corinthians 10:21

21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj.

Exodus 25:31-40

31 Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi. 32 Kaj ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la alia flanko; 33 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 34 Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj. 35 Kaj kapeto sub unu paro da brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 36 La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi; cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro. 37 Kaj faru por gxi sep lucernojn; kaj starigu sur gxi gxiajn lucernojn, ke ili lumu sur gxian antauxan flankon. 38 Kaj gxiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro. 39 El kikaro da pura oro oni faru gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn. 40 Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

Exodus 37:17-24

17 Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forgxa laboro li faris la kandelabron; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaris el gxi. 18 Kaj ses brancxoj elstaris el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la dua flanko; 19 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua brancxo; tiel estis sur la ses brancxoj, kiuj elstaris el la kandelabro. 20 Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj. 21 Kaj kapeto estis sub unu paro da brancxoj, kaj kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel estis cxe la ses brancxoj, kiuj elstaris el gxi. 22 La kapetoj kaj brancxoj elstaris el gxi; cxio estis unu forgxita tutajxo el pura oro. 23 Kaj li faris gxiajn sep lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro. 24 El kikaro da pura oro li faris gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn.

Exodus 39:37

37 la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado;

Exodus 40:24-25

24 Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo. 25 Kaj li ekbruligis la lucernojn antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Numbers 4:9

9 Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj gxiajn lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj gxiajn cindrujojn, kaj cxiujn gxiajn oleujojn, kiuj estas uzataj cxe gxi.

2 Chronicles 4:7

7 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laux la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.

2 Chronicles 4:20

20 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laux la preskribo antaux la plejsanktejo-el pura oro;

Zechariah 4:1-3

1 Kaj revenis la angxelo, kiu antauxe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo. 2 Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon gxi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur gxi, kaj po sep tubetoj trovigxas sur la lucernoj supre de gxi. 3 Kaj du olivarboj trovigxas super gxi:unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de gxi.

Zechariah 4:11-14

11 Tiam mi denove parolis kaj diris al li:Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro? 12 Kaj mi parolis ankoraux kaj diris al li:Kion signifas la du brancxoj de olivarboj, kiuj trovigxas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro? 13 Li respondis al mi kaj diris:CXu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro. 14 Tiam li diris:Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.

Matthew 5:14-16

14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita. 15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo. 16 Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.

Revelation 1:20-2:1

20 la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la angxeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.

Exodus 25:29

29 Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin.

Leviticus 16:12

12 Kaj li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaux la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos tion malantaux la kurtenon.

Numbers 7:86

86 Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis cxiu kulero, laux la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.

Exodus 40:33

33 Kaj li arangxis la korton cxirkauxe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.

2 Samuel 8:7-11

7 Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro. 9 Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer, 10 tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn. 11 Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj, kiujn li venkis:

1 Chronicles 18:7-8

7 Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.

1 Chronicles 18:10-11

10 tiam li sendis sian filon Hadoram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraux Hadarezer kaj venkobatis lin (cxar Tou estis en milito kontraux Hadarezer); kaj li havis kun si cxiaspecajn vazojn el oro, argxento, kaj kupro. 11 Ankaux cxi tiujn David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li prenis de cxiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek.

1 Chronicles 26:26-28

26 CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj. 27 El la militoj kaj el la militakirajxoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo. 28 Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.

1 Chronicles 28:11-18

11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto; 12 kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj, 13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo; 14 ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado; 15 ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro. 16 Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj; 17 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo; 18 ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo.

1 Chronicles 29:2-8

2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj. 3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo: 4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj; 5 oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo? 6 Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo; 7 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero. 8 Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido.

2 Chronicles 5:1

1 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj cxiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.

Ezra 6:15

15 Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de regxado de la regxo Dario.

Zechariah 4:9

9 La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon, kaj liaj manoj ankaux finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.